Embu das Artes
Embu das Artes | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo tourist resort (en) urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Mikroregiono | Itapecerica da Serra | ||||
Fondita | 18-a de februaro 1959 | ||||
| |||||
Telefonkodo | 11 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 276 535 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 946 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 39′ S, 46° 51′ U (mapo)-23.648888888889-46.851944444444Koordinatoj: 23° 39′ S, 46° 51′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 775 m | ||||
Areo | 70,08 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Embu das Artes [+] | |||||
Embu das Artes aŭ simple Embu (oficiale portugale Município de Embu das Artes) estas municipo kaj urbego - vaste konata kiel grandurbo por artistoj - en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Itapecerica da Serra. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 276 535 loĝantoj sur areo de 70,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 946 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 194 333. La teritorio havas komunan limon kun Cotia, San-Paŭlo kaj Itapecerica da Serra. Ĝi estas antaŭurbo de San-Paŭlo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Embu das Artes situas en montaro en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo troviĝas en distanco de 23 kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konata historio de Embu komenciĝis en 1554 kun alveno de jezuitoj. En 1760 la jezuitoj estis forpelitaj de Brazilo, sed pli frue jam diversaj bienoj funkciis. La arta vivokupo de la grandurbo komenciĝis en 1937, kiam skulptisto en Embu gajnis unuan premion en Parizo. Embu urbiĝis en 1959. En 1962 artista grupo formiĝis, kiu altiris turistojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Embu das Artes situas en humida subtropika klimato. La temperaturo varias inter 9-27 °C. Jare pluvas po 1544 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en februaro, plej malofte en julio.